[Www-esperanto] Chu ni klopodu traduki pliajn tekstojn monate?
João
johano at uol.com.br
Tue Apr 4 21:34:20 PDT 2006
Pri la tradukado de tekstoj al esperanto de la hejm-pagho de brazila SCA (Sendependa Centro de Amas-komunikiloj) mi volas demandi al vi chu ni sukcesus pligrandigi la kvanton de tekstoj tradukataj monate. Averaghe, nuntempe, ni tradukas nur 1 tekston al esperanto monate. Ni jam havas multajn gevolontulojn en chi traduk-listo kaj certe se ni dividas la taskojn ni ne tro sharghos la gevolontulojn.
Kiel vi scias, brazila SCA tradukas tekstojn al esperanto, al la hispana kaj angla lingvoj. Laú esploro de mi farita, en la jaro 2005 okazis la jenaj tradukoj:
Al la hispana: 53 tradukoj
Al la angla: 26 tradukoj
kaj al esperanto, nur 14 tradukoj.
Esperant-lingva hejm-pagho de SCA-Brazilo havas prestighon en la tuta mondo kaj en Brazilo. La tekstoj de ni tradukitaj al esperanto estas kopiitaj aú havas ligilojn en la hejm-paghoj de aliaj SCAj en la mondo, ekzemple:
SCA-Irlando: http://www.indymedia.ie/latin_american_feature_feeds
SCA- Kansas City (Usono): http://kcindymedia.org/home/city/index.php?city=brasil
SCA-Bulgario: http://bulgaria.indymedia.org/home/city/index.php?city=brasil
SCA-Rusujo: http://ru.indymedia.org/mod/mediacenters/index.php?imc=brasil
SCA- Santa Bárbara (Usono):
http://www.sbindymedia.org/mod/mediacenters/index.php?imc=brasil
Nia traduka agado al esperanto che SCA estas tre grava.
Kaj tiel mi konsultas vin por scii chu ni povus klopodi por traduki pliajn teksojn monate (almenaú 3 aú 4 tekstojn monate). Chu eblas?
Vi chiuj ankaú rajtas fari proponojn kaj komenti pri nia agado en la tradukado chi tie.
Vi ankaú rajtas inviti aliajn geesperantistojn alighi al chi traduk-listo por helpi nin.
amike
Johano
-------------- next part --------------
An HTML attachment was scrubbed...
URL: http://lists.indymedia.org/pipermail/www-esperanto/attachments/20060405/024450fe/attachment.html
More information about the www-esperanto
mailing list